Edson Arantes do Nascimento, pli bone konata kaj admirata æirkaý la mondo kiel "Pelé", naskiøis la 23-an de Oktobro, 1940, en eta vilaøo en Brazilo nomita Três Corações ("Tri Koroj") en la þtato Minas Gerais. Li estis baptata en la urba preøejo nomita Igreja da Sagrada Família de Jesus, Maria e José ("Preøejo de la Sankta Familio de Jezuo, Maria kaj Jozefo"). Lia patro, João Ramos do Nascimento, aý Dondinho, kiel li estis nomata en la mondo de futbalo, ankaý estis profesia ludisto. Li estis bone konata kiel unu el la plej bonaj kap¼etistoj je sia tempo. Li estis centra avanulo por Fluminense øis lezo malpermesis al li profesie ludi futbalon je kategorio unua. Lia patrino Celeste donis al Pelé kaj al æiu en sia familio zorgon pri iliaj bezonoj kaj multon da amo. Kiam li estis infano, Pelé kaj sia familio translokiøis al Baurú, enlande de la Brazila þtato São Paulo, kie li lernis mastri la arto pri futbalo. Iam li konfesis ke li "tinha três corações [havas tri koroj]", aludinte al la urbo kie li naskiøis: Três Corações, Baurú kaj Santos.

Kariero de Pelé

La unua laboro de Pelé estis kiel poluranto de þuoj. Sed æiam li revis iøi futballudisto.

La futbalkariero de Pelé komenciøis frue. Ludinte por malmultaj amatoraj teamoj kiel Baquinho kaj Sete Setembro, li estis malkovrata de fama brazila ludisto je Monda Pokalo Waldemar de Brito kiel 11-jaraøa ludanto de Ameriquinha, teamo sen trejnisto. De Brito rimarkis la lerta¼ojn de Pelé kaj invitis lin aliøu al juna kategorio de teamo organizata de si (Clube Atlético Baurú). Kiam Pelé 15-jariøis, en 1956, de Brito prenis lin al la urbo São Paulo por ke li provu ludi por la profesia klubo Santos Futebol Clube (SFC). Tiun tagon de Brito diris al la estroj de la teamo ke "Æi tiu knabo estos la plej bona futballudisto de la mondo".

La unua montriøo de Pelé venis la 7-an de Septembro, 1956, kiam li ludis anstataýante la centra avanulo Del Vecchio. Li eniris la matæon kaj faris la sesan el sep goloj por venko je 7-1 favore al Santos . Li metis sian golon je la 36-a minuto, ricevinte la pilkon post ludo inter Raimundinho kaj Tite. La pilko iris al Pelé en la grandan areon kaj, kvankam li estis æirkaýata de arieruloj, li ¼etis la pilkon al la golejo kaj øi pasis sub la korpo de la golulo Zaluar. Zaluar fariøis fama kiel la unua golulo kiu ricevis golon de la elstara Pelé. De tiam, la vojaøo al la supro estis rapida. Li registris kvar golojn por Santos dum sia unua ligmatæo. Dum la venonta sezono, li jam estis plentempa ludisto kaj je la fino li estis la plej bona golfaristo de la ligo de la þtato São, kun 32 goloj.

Frustracio de Corinthians

Dum 10 jaroj, kiam Pelé ludis por Santos, Corinthians do Dum 10 jaroj, kiam Pelé ludis por Santos, Corinthians do Parque de São Jorge venkis nek eæ je unu matæo kontraý la teamo de la "Nigra Perlo". La rezultoj estis kiel sekvas:Parque de São Jorge venkis nek eæ je unu matæo kontraý la teamo de la "Nigra Perlo". La rezultoj estis kiel sekvas:

14-a de Septembro, 1958: Santos 1-0, golo de Pelé
07-a de Decembro, 1958: Santos 6-1, kvar goloj de Pelé
30-a de Aprilo, 1959: Santos 3-2, unu golo de Pelé
26-a de Aýgusto, 1959: Santos 3-2, unu golo de Pelé
27-a de Decembro, 1959: Santos 4-1, du goloj de Pelé
31-a de Julio, 1960: Egaligitaj je 1-1, golo de Pelé
30-a de Novembro, 1960: Santos 6-1, unu golo de Pelé
03-a de Decembro, 1960: Egaligitaj je 1-1
23-a de Septembro,1962: Santos 5-2, unu golo de Pelé
03-a de Novembro,1962: Santos 2-1, unu golo de Pelé
03-a de Marto, 1963: Santos 2-0, du goloj de Pelé
21-a de Septembro,1963: Santos 3-1, tri goloj de Pelé
14-a de Decembro, 1963: Egaligitaj je 2-2, Pelé ne ludis
18-a de Marto, 1964: Santos 3-0, unu golo de Pelé
30-a de Septembro,1964: Egaligitaj je 1-1, golo de Pelé
06-a de Decembro, 1964: Santos 7-4, kvar goloj de Pelé
15-a de Aprilo, 1965: Egaligitaj je 4-4, kvar goloj de Pelé
29-a de Aýgusto, 1965: Santos 4-3, du goloj de Pelé
14-a de Novembro,1965: Santos 4-2, unu golo de Pelé
08-a de Oktobro, 1966: Santos 3-0
17-a de Decembro,1966: Egaligitaj je 1-1, Pelé ne ludis
13-a de Majo, 1967: Egaligitaj je 1-1, golo de Pelé
10-a de Septembro,1967: Santos 2-1, Pelé ne ludis
10-a de Decembro, 1967: Santos 2-1, unu golo de Pelé

La unuan matæon kiam Corinthians venkis post tiu periodo okazis la 6-an de Marto, 1968, je 2-0 poentoj.

Ne longe post la unua sezono de Pelé por SFC, Sylvio Pirilo, la tiama brazila nacia trejnisto, invitis Pelé-on al sia teamo. 16-jaraøa Pelé, la 7-an de Julio , 1957, ludis unuafoje por la Brazila nacia teamo kontraý la Argentina teamo, kaj li faris la nuran golon por Brazilo. Brazilo perdis je 2-1 poentoj. Poste venis la Monda Pokalo je 1958, kaj la mondo komencis scii pri la Nigra Perlo. Lia miriga rapideco kaj liaj mortigaj piedbatoj þajnis nekredeblaj. Tiel rapide kiel li eniris al la ludejo la amasoj ekeksplodus je krioj kaj kantoj de øojo. En 1961, post kelkaj matæoj de SFC en Eýropo, la franca ¼urnalistaro donis al Pelé la surnomon "La Reøo".

Pelé je la Monda Pokalo

Pelé ludis je kvar Mondaj Pokaloj: en Svedio en 1958, en Æilio en 1962, en Anglio en 1966, kaj en Meksiko en 1970. Li registris 12 golojn dum 14 matæoj je Monda Pokalo.

En Svedio en 1958

La unua matæo ludita de Pelé je æi tiu monda pokalo estis la tria por Brazilo, kontraý la Unuiøintaj Sovetaj Socialistaj Respublikoj (USSR). Li partoprenis la matæon post peto de la elstaruloj de la teamo, kiuj parolis al Vicente Feola por ke li bringu Pelé-on kaj Garrincha-n al la ludejo venkinte je la unu matæo je 3-0 kontraý Aýstrio kaj egaliginte kontraý Anglio je 0-0. Dum tiu matæo kontraý la Soveta Unio Pelé ne faris golon, sed Brazilo venkis je 2-0 pere de goloj de Vavá. Dum la posta matæo Pelé faris la nuran golon. Dum la antaýfinala matæo kontraý Francio, venkita de Brazilo je 5-2, Pelé havis tri golojn, Vavá unu, kaj Didi unu alian. Finale, kontraý Svedio, Pelé faris du golojn (vidu videofilmon pri golo), Vavá du, kaj Zagalo unu por venki antaý Svedio je 5-2 poentoj.

En Æilio en 1962

Jam je la unua Brazila matæo, kontraý Meksiko, Pelé registris unu golon, kaj Brazilo venkis. Oni kredis ke æi tiu pokalo estus Pelé-a pokalo, sed bedaýrinde øi frue finiøis por la juna superulo. Post dek minutojn ludinte kontraý Æehoslovakio li trostreæis muskolon kaj devis forlasi la turniron. Amarildo anstataýis Pelé-on, kaj la pokalo iøis pokalo de Mané Garrincha.

En Anglio en 1966

Þajnis ke æio agis kontraý Brazilo dum tiu æi pokalo. Iamaniere, 43 ludistoj estis kunvokataj al la teamo, sed kiam la teamo alvenis al Eýropo du el la plej bonaj ludistoj, golulo Valdir kaj avanulo Servílio, estis apartigataj. Je la unua matæo Brazilo venkis antaý Bulgario je 2-0, pere de unu golo en¼etita de Pelé kaj unu de Garrincha. Poste la teamo malvenkis antaý Hungario je 3-1, kaj je la tria matæo portugaloj perforte lezis kaj forigis Pelé-on el la ludkampo.

En Meksikio en 1970

Tiu æi estis la turniro kiu permesis al Brazilo preni al hejmo por æiam la pokalon Jules Rimet. Je la unua matæo, ili venkis antaý Æehoslovakio je 4-1, pere de du goloj de Jairzinho, unu de Pelé, kaj unu de Rivelino. Post la Æehoj, Anglio malvenkis je 1-0, pere de golo de Jairzinho. Alia venko estis tiu kontraý Rumanio, venkinte Brazilo je 3-2 pere de du goloj de Pelé kaj unu de Jairzinho. Brazilo poste batis Peruon je 4-2. Je la antaýfinalo, kontraý Urugvajo, Brazilo registris 3-1. Je la finalo kontraý Italio, Brazilo venkis je 4-1 pere de goloj de Pelé (vidu videofilmon pri golo), Gérson, Jairzinho, kaj Carlos Alberto. Je æi tiu pokalo Pelé faris la tri plej bonajn "preskaý golojn" en Historio, kaj famigis la anglan golulon Banks pro la plej bona haltigado dum la historio de la Monda Pokalo, kiam Banks haltigis unu el la kap¼etojn de Pelé.

Tri sezonoj kun la Cosmos de Novjorko

"Æio komenciøis en 1971 kiam kun Santos FC mi estis en Kingstono, Jamajko, kaj min vizitis S-ro Clive Toye, øenerala administranto de nova teamo en Novjorko nomita Cosmos; Phill Woosnam, kiu poste fariøus membro de NASL (Futbala Ligo el Nordameriko); kaj Kurt Lamm, øenerala sekretario de la US Soccer Ferderation (Usona Federacio pri Futbalo). Ili deziris scii æu mi ludus en Usono por Cosmos post mia emeritiøo el Santos. Kiam profesoro Mazzei tradukis iliajn mesaøojn , mi diris, 'Profesoro, diru al ili ke ili estas frenezaj! Post Santos mi ludos por neniu alia!' Tri jarojn poste, post mia lasta matæo por Santos, Clive Toye telefonis al mi el Novjorko kaj diris ke Cosmos volis paroli al mi pri ebla kontrakto. Post ses monatoj kaj kunvenoj æie æirkaý la mondo, mesaøoj, telegramoj, telefonvokoj, mi deziris akcepti la proponon de Warner Communications, posedanto de Novjorka Cosmos, por denove profesie ludi dum tri plu sezonoj ".

-Pelé
Hejmopaøo de Pelé.

Neforgesebla Pelé

Pelé estis homo kiu povis inspiri amasojn. Je la malfruaj 1960-aj, kiam li kaj sia teamo, Santos, iris al Niøerio por ludi kelkajn amikecajn matæojn, la tiama civitana milito haltis dum la daýro de lia vizito. Kiam li alvenis al Usono por ludi por la Novjorka Cosmos li sola bringis milojn da popoloj al la stadiono. Pelé estis kaj ankaý estas idolo por miliardoj da personoj. Kun respekto oni prononcas lian nomon æirkaý la mondo.

Multaj aliaj famuloj estas dirintaj menciinda¼ojn pri Pelé:

"'Kiel oni literumas Pelé-on?' D-I-O."
The Sunday Times, Londona ¼urnalo.

"Se Pelé ne estus naskiøinta kiel homo, li estus naskiøinta kiel pilko."
Armando Nogueira, Brazila ¼urnalisto.

"Kiel Pelé ne estas tiel malfacile en¼eti 1,000 golojn, sed en¼eti unu golon kiel Pelé vere estas."
Carlos Drummond de Andrade, Brazila poeto.

"Post la kvina golo mi volis aplaýdi lin."
Sigge Parling, Sveda arierulo kiu devis kontraýi Pelé-on dum la tuta finalo de la Monda Pokalo de 1958

"Mi pensis: li konsistas el karno kaj osto kiel mi . Mi eraris".
Tarciso Burnigch, Itala arierulo kiu devis kontraýi Pelé-on dum la finalo de la Monda Pokalo en 1970 .

"Aha, diable, kiel populara vi estas!"
Robert Redford vidinte Pelé-on fari dekojn da subskribojn en Novjorko dum samtempe neniu petis subskribon de li .

"Pelé neniam mortos."
Edson Arantes do Nascimento - Pelé.

En 1993, Pelé estis agnoskata kiel elstarulo æe la Aýlo de Famo pri Usona Futbalo (United States Soccer Hall of Fame). Post vojaøo al Lima, Peruo, por ludi matæon, oni metis enskriba¼on sur la muron de stadiono: "Æi tie ludis Pelé". Iam li eæ æesigis militon en Niøerio: subskribinte 48-horan militpaýzon kun Biafro, ambaý flankoj povis æeesti ludadon de Pelé je demontraj matæoj. Kiam Pelé lasis la nacian teamon la 18-an de Julio, 1971, 200,000 homoj ploris æe la monumenta stadiono Maracanã, kaj li donis sian historian æemizeton 10-an al 10-jaraøa knabo.

Pelé estas la nura homo kiu venkis je tri mondaj pokaloj kiel ludisto (en 1958, 1962, kaj 1970), kaj en¼etis 1,281 (aý 1284) golojn dum 1,363 profesiaj matæoj, kiu probable estas la rekordo je futbalo. Tio signifas ke dum lia profesia kariero li averaøe en¼etis po 0.93 golojn je æiu matæo. En 1959 li establis la rekordan nombron da goloj (126 goloj) dum unu sezono je la Paýla Ligo (São Paulo). La 21-an de Novembro, 1964, li en¼etis ok golojn dum nura matæo kontraý Botafogo de Rio de Janeiro. La 19-an de Novembro, 1969, li faris sian faman 1,000-an golon ¼etinte penalon je la 34-a minuto de matæo kontraý Vasco da Gama kaj dediæis øin "...para as criancinhas pobres do Brasil...." (al la malriæaj knaboj de Brazilo), al la maljunuloj, kaj al la suferantoj de Brazilo. Pelé ankaý partoprenis la turnirojn de la Pokalo Liberintoj (Copa Libertadores) dum tempo konsiderita kiel "Ora Aøo" de tiu pokalo, de 1960 øis 1963, kiam la fama Urugvaja teamo Peñarol ludis kontraý la legenda Santos je la finaloj. Peñarol venkis en 1960 kaj '61, kaj Santos estis æampiono la aliajn du jarojn.

Pelé difinis la rolon de armanta halfo. Li ludis kun kelkaj el la plej elstaraj Brazilaj ludistoj de æiuj tempoj: Vavá, Didi, Garrincha, kaj aliaj. Multaj homoj diris ke Pelé estus la plej bona ludisto ludante je kia ajn pozicion. Iam Pelé insistis ludi kiel golulo por Santos. La 19-an de Januaro, 1964, li anstataýis Gilmar, la golulo de Santos, kiu estis elpelata el la ludkampo, je la antaýfinala matæo de la Pokalo "Brazilo". En¼etinte tri golojn, dum kvin minutoj, Pelé ludis kun la æemizeto numero 1 kaj faris du spektaklajn golnuligojn kiuj savis lokon por Santos je la finalo.

Adiaýo al Santos

Pelé ludis siajn lastajn 21 minutoj por Santos Futebol Clube dum matæo la 3-an de Oktobro, 1974. Komenciøinte je la 9:08 ptm Santos venkis je 2-0 poentoj sur Ponte Preta, pere de golo en¼etita de Cláudio Adão kaj aýtogolo de Geraldo. Sed la matæo jam finiøis por la fervoruloj kiam

"Aos 21 minutos de jogo, quando Pelé, inesperadamente, pegou a bola com as mãos, ajoelhou-se no meio do gramado e ergueu os braços, a torcida que estava em Vila Belmiro não pôde negar-se a um momento de surpresa. Mas, foi apenas um momento. Logo, ela compreendeu que Pelé estava determinando o final de sua carreira de maior jogador de futebol de todos os tempos."

["Je la 21-a minuto, neatendite, Pelé per ambaý manoj prenis la pilkon, genuiøis en la mezo de la kampo, kaj levis siajn brakojn. La amaso æe Vila Belmiro havis minuton da surprizo. Sed estis nur minuton. Tuj la amaso komprenis ke Pelé estas sciiginta la finon de sia kariero kiel la plej bona futballudisto de æiuj tempoj"].

Tiel konkludis la kariero de Pelé kun la stria æemizeto de Santos. Poste Novjorka Cosmos bringis al si la elstaran Pelé por ke li ludu en Usono kaj tiel popularigu la sporton en tiu lando . Kaj certe, perfekte farinda afero estis por Pelé popularigi kiu ajn aferon laý sia volo, pere de sia famo, talento, kaj universala figuro.

Fontoj: A Tribuna de Santos, Magazino de Umbro Preferred Players' Club, Futbalo! La Sporto kaj la Monda Pokalo, Rizzoli, New York, Hejmopaøo de Pelé, kaj Carlos Santoro

statistics.jpg (1238 bytes)guestbook.jpg (6475 bytes)guestbook_text.jpg (7332 bytes)add.jpg (4327 bytes)add_text.jpg (4729 bytes)

(Se vi ne povas klare vidi æiujn esperantajn literojn, bonvolu venigi al vi LATIN-3-TIPAROJN taýgajn por legi tiujn æi paøojn!)

 



      

 




digits.net
www.digits.net
7/1996